Juna Koro eszperantó műhely Zalaegerszeg--Juna Koro Esperanto-metiejo Zalaegerszeg
JUNA KORO
 
Hasznos infók
 
Linkek-Ligiloj
 
Bejelentkezés
Felhasználónév:

Jelszó:
SúgóSúgó
Regisztráció
Elfelejtettem a jelszót
 
Nia urbo, Zalaegerszeg

Zalaegerszeg

 

Zalaegerszeg estas la historia centro de la departemento Zala kaj apartenas al la okcidenthungaria regiono. La urbon ĉirkaŭas modestaj montetoj de la popolarta teritorio Göcsej kun praspecaj arboj, vinber- kaj fruktoĝardenoj.

Zalaegerszeg situas 156 m alte super la marnivelo. La historiaj dokumentoj mencias ĝin unuafoje en la jaro 1247. Ĉarto dokumentas ĝian unuan ŝtonpreĝejon, konstruitan en 1389. (Ties rekonstruitaj murrestaĵoj estas videblaj apud la suda flanko de la nuntempa parokia preĝejo.) Ĝin formas blazono de la urbo kun figuro de la patrono Maria Magdalena.

La urbo ricevis sian nomon pri la rivero Zala (iama romia Salla), kaj pri la vilaĝetoj en montetanguloj (szeg), videblaj super la akvorandaj alnoboskoj (égerfa).

Se ni rigardas ĉirkaŭen el la televida turo, ni spertas, ke estas multe pli da modernaj urbopartoj ol la historiaj. Tamen la urbo tutrajte fiereblas pro siaj homomezuraj novaj konstruaĵoj sen grandegaj betonkolosoj. La urbo ricevis la grandvaloran konstruartan memormedalon nomita pri Hild János en la jaro 1975. Ĝin gajnis la urbo pro la altnivela elformigo de la urbocentro kun t.n. Puntornamitaj domoj (Csipke házak), kiuj atestas bonkvalitan eluzon de la betonsistema konstrutekniko.

La centra romkatolika parokia preĝejo (1756), la franciskana preĝejo kun klostro (1927), la kalvaria preĝejo kun tombejo (1540), klastro kaj lernejo de Notre Dame monaĥinoj (1926), la evangelia preĝejo (1907), la transilvanian stilon havanta reformata preĝejo (1941), kaj la iama sinagogo (1904) ĉiuj situas en la urbocentro, reprezentante religian toleremon de la lokaj loĝantoj.

En Zalaegerszeg estis fondita la unua hungarlanda subĉiela vilaĝmuzeo (1968), kiu helpe de originalaj konstruaĵoj prezentas popolan vivostilon de la ĉirkaŭa regiono. La vizitanto povas trapromenadi vivantan vilaĝon, restita el la pasintaj jarcentoj. Kompletigas la kolonion transurala vilaĝeto pruduktita de tieaj majstroj.

Najbare de la popola Skanseno oni kompilis la Hungarian Petrolindustrian Muzeon (1969). En tiu ĉi subĉiela muzeo estas prezentataj industriaj iloj de la hungara karbonhidrogena minado kaj petrolindustrio.

Inter la urbocentro kaj la parkarbaro situas la urba sporthalo, kiu taŭgas por ĉiuspecaj halo-sportoj. Ĉirkaŭ ducent metrojn norde situas tute nova futbal-stadiono de la fama loka teamo ZTE.

Okcidente de la urbo situas la lago Gébárt (31 hektaroj), kie allogas subĉiela strandbanejo. Tuj apud la lago troveblas varmakva banejo kaj la Akvaparko. Ili formas akvoparadizon kaj bankomplekson, kaj havas la plej modernajn instalaĵojn same por infanoj kaj plenkreskuloj.

En la urboparto Csács situas granda arboĝardeno kun lokaj arbospecoj.

La plej gravaj kulturaj eventoj de la urbo okazas en la teatro nomita pri Hevesi Sándor. La konstanta ensemblo donis famekonatajn personojn al la hungara teatra vivo.

Je la orienta flanko de la urbodomo situas la Parada placo (Dísz tér) kun tulipforma fontano. Tie staras sur tubo modernstila ferfloro, kies horloĝa aparato ĉiuhore ludas muzikon de fama, historia popolkanto. Okcidentflanke videblas la sinagogo, kiu nuntempe donas lokon por reprezentivaj artaj ekspozicioj, altnivelaj koncertoj. Tie okazas geedziĝaj festoj, firmaj kaj lernejaj renkontiĝoj.

Unu el la plej gravaj historio-citaj programoj estas la paskosabata migrado ĉirkaŭ la urbo. Ĝi estas tutnokta programo, en kies kadro oni rememoras je iamaj kontraŭturkaj bataloj.

Belaj monumentoj, skulptaĵoj, preĝejoj, admirindaj domoj, florplenaj stratoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj vidindaĵoj atendas vin en Zalaegerszeg.

Bonvenon!

 

La unua skriba dokumento de la urbo Zalaegerszeg estas ĉarto datita en la jaro 1247. Kiel kamparurbeton oni mencias ĝin unuafoje en la jaro 1446 nomite „Egerscug”. Ĝia limfortikaĵo iĝis grava, ĉefe de kiam la turkoj okupis la limfortikaĵon de la urbo Kanizsa. Pli kaj pli ofte oni aranĝis tie ĉi departementajn kunvenojn, rezulte de tio konstruiĝis la Departementa Domo komence de la 18-a jarcento. Post la jarcentmezo estis konstruita  — laŭ ordono de Mária Terézia – loĝdomego por oficiroj. La urbo estis organizita oficiale en la jaro 1885, kiu estis ekzemplodona por la evoluo. Baldaŭ oni inaŭguris la hotelon  „Arany Bárány” (Ora Ŝafido), kaj la nunan konstruaĵon de la liceo Zrínyi Miklós. Ekfunkciis ŝparkasejo, komenciĝis konstruo de la fervojlinio inter Csáktornya (Ĉakovec, Kroatio) kaj Zalaegerszeg.

Oni malkovris la unuan naftoterenon de la lando en la departemento Zala, sekve prosperis la industriado de la regiono. Post la dua mondmilito efektiviĝis la rafinado de la kruda nafto, kaj komencis produkti ekde la 1960-aj jaroj la vestfabriko kaj aliaj uzinoj, fabrikoj. Kiel centro de la departemento la urbo evoluis dinamike. Intertempe la nombro de la loĝantaro plialtiĝis de 13 000 al 70 000 personoj.

La iama oficista urbo fariĝis industria urbo. Dum la lastaj 50 jaroj  konstruiĝis loĝkvartaloj de la urbo en la baseno de la rivero Zala, ĉirkaŭata de la montetoj. Samtempe la loĝloko mem tute transformiĝis, intertempe kreskis estetika urbo en harmonio kun la pejzaĝo. La urbo estis honorigita per la „memorpmedalo  József Hild” en la jaro 1975 pro la unikaj rezultoj atingitaj en la urboevoluigado.

La urbo havas altlernejojn, teatron (kun propra ensemlo), modernan sporthalon, sporthalon por glitkurantojn. En la urbo estas konstruita la unua subĉiela vilaĝmuzeo de la lando kaj la unika nafto-industria muzeo. La televida turo, la akvoparadizo estas ŝatataj cellokoj de la turistoj.

 

Vidindaĵoj de Zalaegerszeg

Akvapark (Akvoparadizo): Ĝi situas ĉe la limo de Zalaegerszeg. La areo de la parko estas 7,5 hektaroj, la akvosupraĵo 6 000 m2, do ĝi estas unu el la plej grandaj en Mez-Eŭropo. En ĝi troveblas 12 basenoj: la 300 m longa malrapida rivero por romantikaj paroj, la klasika formo por plenkreskuloj, speciala por saltadi, 3 kirlobanoj (ĵakuzoj). Ĉi tie troveblas ankaŭ 18 toboganoj: 5 por infanoj kaj 13 por plenkreskuloj (longeco: 54-120 m). La Akvoparadizon povas ĉiutage 4 500 personoj viziti. Apud la Akvoparadizo troveblas la urba varmakva banejo kaj en admirinda ĉirkaŭaĵo la strando de la lago Gébárt.

Tv-torony (Televida turo): Tuj apud la urbo sur la montetpinto de Bazita altiĝas la televida turo. Ĝi estis konstruita en 1975. La tuta alteco de la turo estas 95 m. En ĝi troviĝas kafejo (52 m), kaj ankaŭ belvedero (49 m). En bela vetero videblas ne nur la urbo, sed ankaŭ parto de la lago Balaton, kaj la orienta flanko de la montaro Alpoj.

Falumúzeum (subĉiela vilaĝmuzeo/Skanseno): En Zalaegerszeg estis fondita la unua hungarlanda subĉiela vilaĝmuzeo en1968, kiu helpe de originalaj konstruaĵoj prezentas la popolan vivostilon de la ĉirkaŭa regiono, la vivkondiĉojn de la iamaj malriĉaj homoj. La vizitanto povas trapromenadi vivantan vilaĝon, restita el la pasintaj jarcentoj. Kompletigas la kolonion transurala vilaĝeto pruduktita de tieaj majstroj.

Magyar Olajipari Múzeum (Hungaria Petrolindustria Muzeo): Oni kompilis la muzeon najbare de la popola vilaĝmuzeo en 1969. En tiu ĉi subĉiela muzeo estas prezentataj industriaj iloj de la hungara karbonhidrogena minado kaj petrolindustrio. La areo de tiu ĉi muzeo estas 35 000 m2, kaj havas pli ol 1 500 teknikajn memoraĵojn de la hungara petrolindustrio. Tiu ĉi muzeo estas unika en Hungario, kaj ankaŭ en Eŭropo troviĝas nur kelkaj similaĵoj.

Romkatolika preĝejo omaĝe al Maria Magdalena: En la urbocentro altiĝas la baroka preĝejo Maria Magdalena. Ĝi estis konstruita inter 1750-1760. Maria Magdalena estas la patrono de la urbo, kiun spegulas la nuntempa urba blazono. Apud la preĝejo memortabulo kaj skulptaĵo memoras pri kardinalo József Mindszenty, kiu laboris en la preĝejo 25 jarojn kiel parokestro.

Mindszentyneum - Memorcentro pri József Mindszenty, muzeo kaj pilgrimcentro. József Mindszenty estis kardinalo, ĉefepiskopo en Esztergom, dum 25 jaroj paroĥestro en Zalaegerszeg. https://mindszentyneum.hu/

Sinagogo: La eklektikstila Sinagogo estis konstruita en 1904, nuntempe donas lokon por reprezentivaj artaj ekspozicioj, altnivelaj koncertoj. En ĝi okazas geedziĝaj festoj, firmeaj kaj lernejaj renkontiĝoj. Laŭ plandesegnaĵo: 15,34 m x 30,01 m. La religia komunumo formiĝis ĉ. en 1750. En 1927 nombris ĉ. 1 000 personojn. Nun la komunumo havas nur kelkajn anojn.

Teatro Hevesi Sándor: En 1983 kun la dramo de Imre Madách: La tragedio de l’ homo inaŭguris la teatrejo nomita pri Sándor Hevesi. La konstanta ensemblo donis famekonatajn personojn al la hungara teatra vivo. La granda salono havas lokon por 402 personoj. En la antaŭsalono oni ofte organizas altnivelajn ekspoziciojn.

Földönjáró toronyóra (Surterigita turhorloĝo): Antaŭ la teatro troviĝas vera kuriozaĵo, la 200-jara turhorloĝo, kiu nuntempe troviĝas ne en la turo de la preĝejo Maria Magdalena, nek en muzeo, sed surtere en la urbo kaj ĝi surstrate montras la aktualan tempon. Ĝi pezas 600 kilogramojn. Ĉiuj partoj de la funkcianta turhorloĝo bone videblas en vitra kaĝego. Oni kontrolas la funkciadon de la aparataro ĉiun kvardekan tagon. https://www.youtube.com/watch?v=dyPUlvvZXZM

Muzeo Göcsej: Ĝi havas konstantan ekspozicion pri la historio de Zalaegerszeg. Ĉi tie videblas verkoj de Zsigmond Kisfaludi Stróbl. Li faris skulptaĵon ia. pri Elizabeta la dua; pri G.B. Shaw.

Dísz tér (Parada placo): Ĝi troviĝas en la urbocentro, je la orienta flanko de la urbodomo. Ĉi tie troviĝas la tulipforma fontano, kiu simbolas Zalaegerszeg, kiel urbo de floroj. Antaŭ la urbodomo staras sur tubo modernstila ferfloro, kies horloĝa aparato ĉiuhore ludas muzikon de fama, historia popolkanto.

Csipke házak (Puntornamitaj domoj): Tiuj ĉi interesaj domoj troviĝas en la urbocentro, apud la Parada placo. La urbo ricevis la grandvaloran konstruartan memormedalon nomita pri János Hild en la jaro 1975. Ĝin gajnis la urbo pro la altnivela elformigo de la urbocentro kun la Puntornamitaj domoj, kiuj atestas bonkvalitan eluzon de la betonsistema konstrutekniko.

Megyei Könyvtár (Departamenta Biblioteko): Apud la foirejo troviĝas la Departamenta Biblioteko nomita pri Ferenc Deák. Ĝi estis konstruita en 1967. Nuntempe en ĝi troviĝas ĉ. 250 000 libroj, mikrofilmoj, gramafonaj kaj kompaktaj diskoj, Interret-konektoj. En la biblioteko estas organizitaj interesaj ekspozicioj, prelegoj. Antaŭ la biblioteko staras la monumento pri Ferenc Deák.

Azaleás völgy: Ĉe Alsóerdő, en admirinda valo kuŝas la kolektaĵo de floroj rododendro. Ĝia teritorio estas 1,5 hektaroj. En majo floras la tuta valo, 3 000 rododendroj de 5 specoj.

Csácsi arborétum: La arboĝardeno en urboparto Csács troviĝas 3-4 km de la urbocentro. La areo de la parko estas 84 hektaroj. Ĝi prezentas la arbojn troviĝantaj en Hungario.

Alsóerdei Sport-és Élménypark (Sport- kaj Aventura Parko): bufedejo; senkosta parkejo, sport- kaj ludeblecoj, sportejoj. Pagendaj partoj: Aventura parko, skiejo (por lerni), virtuala ludejo. https://asep.hu/

Bóbita játszótér (infanludejo „Bóbita”): Zalaegerszeg, Hegyalja u. 54. Senkosta infana paradizo. 3.500 m2, asekuraj ludiloj, benkoj, lokoj por bicikloj, rubejoj, trinkputo, senbarigita necesejo. https://zalaegerszegturizmus.hu/info/tudta-e/hazank-elso-integralt-jatszotere/

Test-areo por senŝoforaj (aŭtonomaj/memstiraj) aŭtoj. Sur 250 hektaroj estas konstruata en la tuta mondo unika test-areo por senŝoforaj kaj elektraj aŭtoj. Oni povas testi kompreneble ĉiuspecajn aŭtojn.  https://zalazone.hu/ {Ĝi ne estas libere vizitebla!}

 

 

Ha hagyod, hogy magával ragadjon a Mario Golf miliõje, akkor egy egyedi és életre szóló játékélménnyel leszel gazdagabb!    *****    A horoszkóp a lélek tükre, nagyon fontos idõnként megtudni, mit rejteget. Keress meg és nézzünk bele együtt. Várlak!    *****    Dryvit, hõszigetelés! Vállaljuk családi házak, lakások, nyaralók és egyéb épületek homlokzati szigetelését!    *****    rose-harbor.hungarianforum.com - rose-harbor.hungarianforum.com - rose-harbor.hungarianforum.com    *****    Vérfarkasok, boszorkányok, alakváltók, démonok, bukott angyalok és emberek. A világ oly' színes, de vajon békés is?    *****    Az emberek vakok, kiváltképp akkor, ha olyasmivel találkoznak, amit kényelmesebb nem észrevenni... - HUNGARIANFORUM    *****    Valahol Delaware államban létezik egy város, ahol a természetfeletti lények otthonra lelhetnek... Közéjük tartozol?    *****    Minden mágia megköveteli a maga árát... Ez az ár pedig néha túlságosan is nagy, hogy megfizessük - FRPG    *****    Why do all the monsters come out at night? - FRPG - Why do all the monsters come out at night? - FRPG - Aktív közösség    *****    Az oldal egy évvel ezelõtt költözött új otthonába, azóta pedig az élet csak pörög és pörög! - AKTÍV FÓRUMOS SZEREPJÁTÉK    *****    Vajon milyen lehet egy rejtélyekkel teli kisváros polgármesterének lenni? És mi történik, ha a bizalmasod árul el?    *****    A szörnyek miért csak éjjel bújnak elõ? Az ártatlan külsõ mögött is lapulhat valami rémes? - fórumos szerepjáték    *****    Ünnepeld a magyar költészet napját a Mesetárban! Boldog születésnapot, magyar vers!    *****    Amikor nem tudod mit tegyél és tanácstalan vagy akkor segít az asztrológia. Fordúlj hozzám, segítek. Csak kattints!    *****    Részletes személyiség és sors analízis + 3 éves elõrejelzés, majd idõkorlát nélkül felteheted a kérdéseidet. Nézz be!!!!    *****    A horoszkóp a lélek tükre, egyszer mindenkinek érdemes belenéznie. Ez csak intelligencia kérdése. Tedd meg Te is. Várlak    *****    Új kínálatunkban te is megtalálhatod legjobb eladó ingatlanok között a megfelelõt Debrecenben. Simonyi ingatlan Gportal    *****    Szeretnél egy jó receptet? Látogass el oldalamra, szeretettel várlak!    *****    Minõségi Homlokzati Hõszigetelés. Vállaljuk családi házak, lakások, nyaralók és egyéb épületek homlokzati szigetelését.    *****    Amway termék elérhetõ áron!Tudta, hogy az általános tisztítószer akár 333 felmosásra is alkalmas?Több info a weboldalon